Elfdalia lingvo

Elfdalia
Övdalsk, Övdalską
Mapo de la supra silga (Ovansiljan), kie la elfdalia estas parolata
Mapo de la supra silga (Ovansiljan), kie la elfdalia estas parolata
lingvo • moderna lingvo
Dalekarla
Parolata en Svedio
Parolantoj 2 000
Denaskaj parolantoj proksimume 2 000
Skribo latina kun kelkaj aldonoj
dalekarla run-alfabeto (pre 20-a jarcento)
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Ĝermana lingvaro
Nordĝermana lingvaro
Okcidenta nordĝermana lingvaro
Dalekarla lingvo
Supraj silgaj dialektoj
Oficiala statuso
Reguligita de Sveda Lingvokonsilio
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 ovd
  SIL ovd
  Glottolog elfd1234
Angla nomo Elfdalian
Franca nomo dalécarlien
Specimeno

Du, Faðer ųor, so ir i imblum,
Lat namneð Dett werd elgað,
Lat ritşeð Dett kumå,
Lat wiln Denn råða niðǫ juordn, slais upi imblem.
Dşäv uoss wenn dag eð bröð so byövum.
Og felåt uoss skuldär ųorer,
slaisog wįð felåtum diem
so irå stşylduger uoss noð.
Og stell it so werdum frestaðer,
åtǫ friðä uoss frǫuondu.
(Fer ritşeð ir Dett, og maktę og ärrligietę
i ievigiet. Ammen)

Patro Nia, tradukado de Steensland (2015).

vdr

La elfdalia lingvo (övdalskövdalską, elparolu /ˈœvdɐlskãː/ en elfdalia, älvdalskaälvdalsmål en sveda) estas lingvo al la orienta branĉo de la nordĝermana lingvaro. Ĝi estas parolata de ĉirkaŭ 2 000 homoj kiu kreskas aŭ loĝas en Elfdalio (Övdaln), situanta en norda Dalarna, Svedio.

La lingvo estas proksime rilatita al proksime situantaj lingvoj kiel muraa kaj ursaa. Ĉiuj ĉi tiuj lingvoj disbranĉiĝis al la praskandinava lingvo inter 800-aj jaroj kaj 1300-aj jaroj. La elfdalia lingvo havas multajn diferencojn kompare al la sveda aŭ alia skandinava lingvo. La lingvo havas pli maljunan sistemon de kazo kaj la praskandinavan sistemon de silabkalkulo kun mallongaj, longaj, kaj tre longaj silaboj. Ĝi konservis sonon kiel [w] kaj [ð], kaj estas la nura skandinava lingvo kiu ankoraŭ havas nazvokalojn. La elfdalia ankaŭ spertis grandajn sonoŝangojn.

Tamen la elfdalia tradicie vidis al dialekto de la sveda, ili estas apartajn lingvojn laŭ la normo de reciproka komprenebleco. La elfdalia ne estas reciproka komprenebla kun la sveda, norvegadana, sed dalarnulo ke parolas aliaj lingvoj de la supra de Siljan povas kompreni ĝin. Tradiciaj, elfdali-parolantoj parolis sian denaskan lingvon en Ovansiljan, kaj parolis la sveda en ekzemple RetvikoLeksando ekster Ovansiljan. Parolantoj do estas dulingvaj. La elfdalia ne havas statuson kiel minoritata lingvo en Svedio laŭ La Lingvo-Leĝo (2009:600).

En la 1900-aj jaroj, la elfdalia komencis simili la sveda, kaj la lingvo alproksimiĝas la norma sveda pli kaj pli ĉiu generacio. Multoblaj lingvistoj tial diferencigas inter klasika elfdalia, tradicia elfdalia kaj moderna elfdalia.

En aŭtuno 2014, dek lingvistoj prezentis peton al SIL International por doni la elfdalia kodon ISO-639-3. Kritika komento al la aplikaĵo estas submetita de Instituto por Lingvoj kaj Folkloro, la sveda aŭtoritato de dialektoj kaj tiel plu, sed la 27-an de majo 2016, SIL konsentis (post apelacio). La elfdalia hodiaŭ havas ISO-639-3-kodo ovd.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search